Churchill (Manitobo)

la plej norda urbeto kaj haveneto de Kanado
(Alidirektita el Churchill (Manitoba))

Churchill estas la plej norda urbeto kaj haveneto de Kanado, en la nordorienta parto de provinco Manitobo. Laŭ la stato de la jaro 2021 en la urbo vivis 870 personoj sur areo de 53,96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 16 loĝantoj/km². Ĝi situas ĉe okcidenta marbordo de la Hudson-golfo, ĉe elfluejo de rivero Churchill. La nomo venas de John Churchill, 1-a princo de Marlborough, kiu estis guberniestro de la Kompanio de la Hudsona Golfo (1685–91). La originala, ligna fortikaĵo de la societo (Fortikaĵo Churchill) estis konstruita en 1688, sed ĝin detruis incendio en 1689 kaj oni konstruis anstataŭe alian en 1718. Sur tiu loko, oni konstruis (1731–71) la Fortikaĵon Princo de Kimrio (Fort Prince of Wales), kiun oni povas eĉ hodiaŭ parte vidi. Al Churchill ne kondukas asfaltita vojo. Ĝi estas atingebla nur per fervojo, aviadilo, ŝipo.

Churchill
urbetosetlejo • local government district
Administrado
Lando  Kanado
Provinco Manitobo
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 870  (2021) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 58° 46′ N, 94° 10′ U (mapo)58.7692-94.1692Koordinatoj: 58° 46′ N, 94° 10′ U (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 53,96 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Churchill (Manitobo)
Churchill (Manitobo)
DEC
Churchill
Churchill
Lokigo de Manitobo en Kanado
Situo de Churchill en Manitobo
Churchill (Kanado)
Churchill (Kanado)
DEC
Churchill
Churchill
Situo de Churchill en Manitobo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Churchill, Manitoba [+]
vdr

En la proksimo ekzistas eskima komunumo Akudlik, fondita en 1955.

restaŭro de la fortikaĵo
grenodeponejo kaj haveno