Municipo Chvojenec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondoforma pejzaĝo inter riveroj Orlice kaj Elbo, ĉe ŝoseo n-ro 35 inter Hradec Králové kaj Brno, 12 km sudoriente de urbo Hradec Králové, 5 km antaŭ urbo Holice. Vivas ĉi tie 835 loĝantoj (2024).

Chvojenec
municipo
Infana ludejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chvojenec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Holice
Historia regiono Bohemio
Rivero Chvojenecký potok
Situo Chvojenec
 - alteco 245 m s. m.
 - koordinatoj 50° 06′ 43″ N 15° 55′ 54″ O / 50.11194 °N, 15.93167 °O / 50.11194; 15.93167 (mapo)
Katastro 9,90 km² (990 ha) Chvojenec
Loĝantaro 835 (2024)
Denseco 84,34 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1406
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 534 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575089
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chvojenec
Retpaĝo: www.chvojenec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Býšť, Rokytno, Dolní Ředice, Horní Ředice kaj Vysoké Chvojno.

Historio

redakti

Chvojenec estas unu el la plej malnovaj vilaĝoj en tiu ĉi regiono. Centro de la vilaĝo estis fortikaĵeto dekstre ĉe la ŝoseo iam nomata "kronada" aŭ "reĝa", nun ŝoseo n-ro 35, kaj maldekstre ĉe la ŝoseo al Rokytno. En loko de estinta fortikaĵeto nun estas nur malgranda monteto kun senreliefaj remparoj kaj fosaĵoj. Popoldiraĵo rakontas pri riĉa trezoro kaŝita en keloj de la ruino.

En la 14-a jarcento la senjorejo Chvojenec apartenis al la reĝo. Poste la posedantoj ŝanĝiĝis, ĝis en la jaro 1560 vendis Jaroslav de Pernštejn la senjorejon al la Reĝa kamero kaj ties ĝi estis ĝis la jaro 1856.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869697
1880778
1890816
1900836
1910772
1921806
JaroLoĝantoj
1930827
1950622
1961679
1970598
1980646
1991592
JaroLoĝantoj
2001586
2014746
2016748
2017738
2018747
2019709
JaroLoĝantoj
2020721
2021727
2022713
2023826
2024835

Eksteraj ligiloj

redakti