Cigánd
Cigánd [cigAnd] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Cigánd, kies centro estas. La nomo ne havas sencon en la hungara kaj la simileco kun ciganoj estas hazarda.
Cigánd | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hungaria urbo (2004–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3973 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 840 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 50 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 16′ N, 21° 54′ O (mapo)48.26305555555621.891666666667Koordinatoj: 48° 16′ N, 21° 54′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 56,79 km² (5 679 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cigánd [+] | |||||
Situo
redaktiCigánd situas sur ebenaĵo, en dekstra bordo de Tiso, - kontraŭe estas Dombrád kun ponto -, laŭ flankovojoj. La supermara alteco estas 98 m.
Historio
redaktiPli frue loĝis tie slavoj kaj avaroj. La unua mencio devenis el 1289. La loĝantoj fiŝkaptadis kaj ĉasadis, la rivero ne permesis la agrikulturon. Kanaligado de Tiso okazis en 1857, sekve la vilaĝo ekhavis kampojn, kie precipe terpomon oni kultivis. Dum la historio la vilaĝo disiĝis al 2 partoj (Kiscigánd kaj Nagycigánd), kiuj unuiĝis en 1922. Ĝi ricevis la rangon urbo en 2004.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn la iama Kiscigánd naskiĝis muzeestro János Sőregi.