Cirko Roncalli estas germana cirko kun sidejo en Kolonjo. La aŭstroj Bernhard Paul kaj André Heller fondis ĝin en 1975 en Vieno. La 8-an de Oktobro de la sama jaro, ili varbis por "Circus Roncalli (Wien)"[1] en la kadro de la festivalo Steirischer Herbst kun la programtitolo "La plej granda poezio de la universo – la cirko kiel tutartaĵo", kion la festivalo klasifikis kiel Multimedia.

Circus Roncalli (2005)

Bernhard Paul, unu el la fondintoj, kolektis ne nur historiajn cirkajn veturilojn, sed ankaŭ nostalgiajn karuselojn, ampleksan Beatles-kolekton ktp., kiuj reprezentas nuntempe unu el la plej grandajn cirkokolektojn en Eŭropo. Li volas ekspozicii la kolekton en cirkomuzeo en Kolonjo.[2]

Cirko sen sovaĝaj bestoj redakti

Ĉar jam dum multaj jaroj ekzistas en Germanio malpermeso je sovaĝaj bestoj en cirko, la cirko Roncalli trovis mem solvon al tiu problemo. Ĝi nun kreas akrobataĵojn helpe de belegaj lumigaj 3-Dimensiaj bestoj por kiu la cirko trovis inspiron en la hologramo kiun uzis la rokstelulo Prince dum Super Bowl 2016[3].

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtema artikolo en la germana vikipedio je la 16-a de julio 2019.

  1. Paul Kaufmann : 20 Jahre Steirischer Herbst, eine Dokumentation (1968 – 1987). Zsolnay-Verlag, Wien u. a. 1988, ISBN 3-552-81988-6, S. 297.
  2. Susanne Schramm: Manege frei für Deutschlands erstes Zirkusmuseum. Arkivigite je 2016-09-24 per la retarkivo Wayback Machine In: Westdeutsche Allgemeine Zeitung, 27. Mai 2016.
  3. (nl) Circus zonder dieren (cirko sen bestoj), NB, la 8-an de junio 2019.