Civitana Elekto

itala politika partio

Civitana Elekto (en itala lingvo Scelta Civica, aŭ SC) estis itala centra partio, kreita de Mario Monti la 4-an de januaro 2013.

Civitana Elekto - Kun Monti por Italio
Scelta Civica - Con Monti per l'Italia
Emblemo de Civitana Elekto - Kun Monti por Italio
Lando Flago-de-Italio.svg Italio
Estro Mario Monti
Fondiĝo 2013
Dissolvo 2018
Lingvo(j) Itala
Ĉefa sidejo Romo
Ideologio Liberalismo, Eŭropismo, Reformismo, Civitismo.
Retejo www.sceltacivica.it
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

La 21-an de decembro 2012 la Registaro Monti demisiis, sed Mario Monti decidis partopreni al la voĉdonadoj, por tio li fondis novan centran partion: Civitana Elekto. Ĝi estis en la koalicio Con Monti per l'Italia (Kun Monti por Italio) kun Unio de Kristanaj kaj Centraj Demokratoj/Unio de Centro. La partio kandidatigis ankaŭ famajn personojn, kiel la olimpikan ĉampioninon Valentina Vezzali

Dum oktobro 2013 Monti demisiis el partia Prezidento ĉar la kunordiganto Andrea Olivero kaj Mauro Mauro (Ministro de SC pri defendo) estis tro "proksima" al la centra partio UDC de Pier Ferdinando Casini. Dum novembro 2013 Alberto Bombassei iĝis la Prezidento kaj Stefania Giannini iĝis la kunordiganto. Olivero, Mauro kaj aliaj forlasis Civitanan Elekton.

Post subtenado de la kabineto de Matteo Renzi, la partio ne subtenis la kabineton de Paolo Gentiloni kaj, antaŭ la fino de 2017, unuiĝis kun Forza Italia de Silvio Berlusconi. Ĝi dissolviĝis post la elektoj en 2018.

PartiestrojRedakti

KunordigantojRedakti

PrezidantojRedakti

Resumo de balotojRedakti

Italaj naciaj balotoj en 2013 Deputitejo 2.824.001 8,30 39
Senatejo 2.797.486 9,13 19