Coccyzus estas genro de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la Geococcyx, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ili vivas en Ameriko. La specioj en taksonomia ordo estas jenaj:

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Coccyzus
Nigrobeka kukolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Coccyzus
Vieillot, 1816
specioj

C. pumilus
C. cinereus
C. erythropthalmus
C. americanus
C. euleri
C. minor
C. ferrugineus
C. melacoryphus
C. lansbergi
C. pluvialis
C. rufigularis
C. merlini
C. vieilloti
C. vetula
C. longirostris

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Coccyzus americanus
kaj Coccyzus erythropthalmus
  • Propraj specioj de la genro:

La eksaj genroj Saurothera (la Lacertokukoloj) kaj Hyetornis (Avelventra kaj Malhelbrusta kukoloj) estis enmetitaj en la genro Coccyzus de la America Asocio de Ornitologoj en 2006.

Tiuj birdoj estas de diversaj grandoj kun sveltaj korpoj, longaj vostoj kaj fortaj gamboj. Multaj havas blankonigrajn subvostajn bildojn. Ili loĝas en vario de arbaroj kaj manglejoj.

La kukoloj de la genro Coccyzus, malkiel multaj de la novmondaj specioj, ĉefe konstruas siajn proprajn nestojn en arboj, kie la ino demetas du aŭ pliajn ovojn. La Flavbeka kaj la Nigrobeka kukoloj eventuale demetas ovojn en la nestoj de aliaj birdoj, sed ili ne estas nepraj nestoparazitoj kiel la Komuna kukolo de Eŭrazio.

Nordaj specioj kiel la Flavbeka kukolo kaj la Nigrabeka kukolo estas longdistance migrantoj, kiuj vintras en Centra-Sudameriko, kaj eventuale ekflugas al okcidenta Eŭropo kiel raraj vagantoj, sed la tropikaj kukoloj de la genro Coccyzus estas ĉefe sedentaraj.

Tiuj estas voĉemaj specioj dum reproduktado, kun konstantaj kaj laŭtaj alvokoj. Ili manĝas grandajn insektojn kiel cikadojn, vespojn kaj raŭpojn (inkludante tiujn kun pikovundantaj haroj aŭ dornoj, kiuj estas malbongustegaj por multaj birdoj). Lacertokukokoj estas grandaj kaj povecaj specioj, kaj ĉefe manĝas vertebrulojn, ĉefe, kiel ties nomo sugestas, lacertojn.

Referencoj redakti