Nacia Junulara Konsilio de Moldavio

nacia konsilio de junularaj organizaĵoj en Moldavio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Nacia junulara konsilio de Moldavio - nacilingve Consiliul National Al Tineretului Din Moldova - estas federacio en Moldavio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Nacia Junulara Konsilio de Moldavio estas la urbo Kiŝinevo.

Nacia junulara konsilio de Moldavio
Consiliul National Al Tineretului Din Moldova
organizaĵo
Lando(j) Moldavio vd
Sidejo Kiŝinevo, Moldavio
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti