Constantin Zărnescu

Constantin Zărnescu [konstantin’ zərnesku], rumana verkisto. Li naskiĝis la 24-an de marto 1949 en distrikto Vâlcea. Liceaj studoj en Horezu (sama distrikto). Universitataj studoj en Cluj. Ekde 1972 li laboris kiel redaktoro de la kluĵa revuo Tribuna, ĉe kiu li debutis kiel studento en 1971. Vivas en Cluj-Napoca. Kunlaboranto ĉe pluraj periodaĵoj. Forta apoganto de Esperanto.

Constantin Zărnescu
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1949 (1949-03-24) (75-jaraĝa)
en Lăpușata
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En Esperanto aperis lia dramo Reĝino Jokasta (2004) kaj lia kolekto de Aforismoj kaj tekstoj de Constantin Brâncuşi (1993).