Muksuno

(Alidirektita el Coregonus muksun)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Muksuno
Muksuno
Muksuno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Familio: Salmonedoj Salmoniformes
Subfamilio: Korigonenoj Coregonus
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Muksuno (latine Coregonus muksun) estas fiŝo el familio Salmonedoj vivanta en nesala akvo. Ĝia longo atingas 0,75 metrojn, pezo ĝis 8 kg. Ĝi vivas en riveroj de Siberio, nesalakvaj golfoj de la Arkta Oceano, en lagoj de la Duoninsulo Tajmir. Plej abundas muksuno en Ob-Irtiŝa baseno, kie oni kaptis ĉiujare ĝis 1500 tunoj. Muksuno manĝas moluskojn kaj ĉefundajn krustacojn. Frajdemetado okazas en oktobro-novembro. Printempe larvoj falruliĝas de frajejoj al malsupraj partoj de riveroj kaj al estuaroj.

Ekde la 2000-aj jaroj kvanto da muksunoj malkreskas pro ŝtelkaptado, aparte granda en Oba golfo. Oni speciale bredas muksunojn kaj enmetas ilin en riverojn.

Nutra valoroRedakti

Muksuno estas konsiderata valora fiŝo, delicaĵo. Aparte alte oni taksas malforte peklitan muksunon, por kio oni superŝutas freŝan fiŝon per salo kaj lasas ĝin sub premo dum 8-10 horoj. Krome ĝi estas ofte uzata por preparado de fiŝrabotaĵo.