Kosifuloj
(Alidirektita el Cossypha)
Kosifoj aŭ kosifuloj estas adaptitaj nomoj (el la latina scienca nomo) por malgrandaj insektomanĝantaj birdoj de la genro Cossypha kaj foje ankaŭ por la ununura specio de la simila genro Cossyphicula. Ili estis iam lokitaj en la familio de Turdedoj, sed estas nune plej ofte traktataj kiel parto de la familio de Muŝkaptuledoj kaj ene de la grupo de la Saksikolenoj.
Kosifuloj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Neĝokrona kosifo
Cossypha niveicapilla | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Tiuj estas loĝantaj birdoj de arbaroj de Afriko, sed kelkaj specioj adaptiĝis al lokoj ĉe homaj setlejoj. Ĉiuj estas specioj kiuj montras nigrajn aŭ helajn zonojn en vizaĝo kaj oranĝecajn subajn partojn almenaŭ parte.
Specioj en taksonomia ordo estas la jenaj:
- Kosifikulo, Cossyphicula roberti
- Izabela kosifo, Cossypha isabellae
- Arĉera kosifo, Cossypha archeri
- Sudorienta kosifo, Cossypha anomala
- Kablanda kosifo, Cossypha caffra
- Blankagorĝa kosifo, Cossypha humeralis
- Bluŝultra kosifo, Cossypha cyanocampter
- Grizflugila kosifo, Cossypha polioptera
- Rupela kosifo, Cossypha semirufa
- Heŭglina kosifo, Cossypha heuglini
- Ruĝkapa kosifo, Cossypha natalensis
- Nigrakapa kosifo, Cossypha dichroa
- Blankakapa kosifo, Cossypha heinrichi
- Neĝokrona kosifo, Cossypha niveicapilla
- Blankakrona kosifo, Cossypha albicapilla