La Bluŝultra kosifo (Cossypha cyanocampter) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bluŝultra kosifo
Bluŝultra kosifo
Bluŝultra kosifo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cossypha
Specio: C. cyanocampter'
Cossypha cyanocampter
(Bonaparte, 1850)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plenkreskulo de tiu specio havas oranĝajn subajn partojn kaj pugon, dum resto de supraj partoj estas grizaj, iom brunecaj en dorso kaj nuko kaj pli malhelgrizaj en krono kaj vizaĝoj kiujn separas tre blanka kaj kontrasta superokula strio, simila al tiu de aliaj kosifoj. La centraj vostoplumoj estas malhelbrunecaj al nigrecaj, dum la eksteraj estas helbrunaj kaj ankaŭ la flugiloj estas malhelbrunecaj al nigrecaj, sed kun tre rimarkinda blua areo en ŝultroj, kio nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie cyanocampter konsistas el du latinigitaj radikoj el la antikva greka nome kianos kaj kampter, kiuj signifas respektive “blua” kaj “kurbo, turniĝo, etende al ŝultro”. La beko estas nigra kaj kruroj kaj piedoj grizecaj.

Ĝi troviĝas ĉefe en Okcidenta Afriko nome en Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Gvineo, Kenjo, Liberio, Malio, Niĝerio, Sieraleono, Sudano, Tanzanio, Togolando kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montarbaroj.

Referencoj redakti