La Neĝokrona kosifo (Cossypha niveicapilla) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Neĝokrona kosifo
Neĝokrona kosifo
Neĝokrona kosifo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cossypha
Specio: C. niveicapilla'
Cossypha niveicapilla
(Lafresnaye, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi specio estas ege simila al la proksime parenca Blankakrona kosifo, tio estas ambaŭ havas nigrecajn bekon kaj suprajn partojn tre kontrastajn kun la ruĝoranĝaj subaj partoj inklude kolumon al la nuko. La vosto estas nigreca centre kaj ruĝoranĝa ekstere. Plej rimarkinda karaktero estas blanka krono el la nigra beko al la ruĝoranĝa nuko, kio nomigas la speciojn, kiuj havas tiom similajn nomojn; tiu ĉi montras diritan econ ankaŭ en la latina scienca nomo kie niveicapilla signifas “kun neĝa krono”. La diferencoj inter ambaŭ kuŝas je la amplekso de la blanka krono kaj de la ruĝoranĝa kolumo kiu ĉe tiu ĉi specio okupas ankaŭ la ŝultrojn. La kruroj estas rozgricecaj.

Ĝi troviĝas en granda parto de subsahara Afriko nome en Angolo, Benino, Burkino, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Kenjo, Liberio, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Sieraleono, Sudano, Tanzanio, Togolando kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj humida savano.

Referencoj redakti