La Kablanda kosifo, Cossypha caffra, estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kablanda kosifo

Kablanda kosifo
Kablanda kosifo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cossypha
Specio: C. caffra'
Cossypha caffra
(Linnaeus, 1771)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas ĉefe loĝantaj birdoj en suda kaj orienta Afriko el Kenjo suden al Namibio, Zambio, Zimbabvo, Sudafriko, Lesoto kaj Svazilando. Ĝi estas komuna specio ĉe arbarbordoj, en arbustaroj, karuo, plantejoj, ĝardenoj kaj parkoj.

Aspekto redakti

 
Malantaŭa vidaĵo de junulo

La Kablanda kosifo estas 16–17 cm longa. La supraj partoj de plenkreskulo estas grizaj, kaj la vizaĝo montras nigran traokulan zonon el la beko al la orelzono kie tiu plilarĝiĝas kaj griziĝas; tiu zono estas separata el la krono per blanka superokula strio. La mentono, gorĝo kaj centra brusto, pugo, subvosto kaj eksteraj vostoplumoj estas oranĝaj, dum la centraj vostoplumoj estas grizecbrunaj. La ventro estas helgriza.

La nigra beko estas mallonga kaj rekta, kun iome subenkurba supra makzelo. Kruroj kaj piedoj estas rozecgrizaj, kaj la okulo estas bruna. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junulo estas malhelbruna supre kaj sablokolora sube, tre markita sablokolore en supraj partoj kaj grizbruna en brusto.

La Kablanda kosifo havas akran, mallaŭtan trisillaban alarmonoton "ŬA-dar-dra". La kanto konsistas el varia mallonga serio de muzikecaj notoj, ĉiam komence per mallaŭta trenata fajfo ĉeruu-ŭiiit-ŭiiit-ŭiiit.

Kutimaro redakti

La Kablanda kosifo konstruas tasforman neston el vegetala materialo, kovrita per animala haro, radiketoj kaj alia pli fajna materialo. Ĝi normale nestumas el junio al novembro sudokcidente de la Kablando kaj aŭguste al januaro ie plie, sed povas nestumi iam ajn dum la jaro.

Ili manĝas insektojn, araneojn kaj aliajn senvertebrulojn, malgrandajn ranojn, lacertojn kaj iom da frukto.

Referencoj redakti