Cotinga [kotInga] estas jarduona parreviziita scienca gazeto pri ornitologio publikigita de Neotropical Bird Club. Ĝi estis fondita en 1994 kaj kovras areojn de neotropisa ornitologio kaj birdokonservado en Sudameriko, Centrameriko el Meksiko al Panamo, kaj insuloj de Karibio.[1][2] La fokuso de la gazeto estas nova informo pri distribuado kaj tempo, inklude novajn landoregistrojn, novan biologian informadon, ĉefe pri reproduktado, kaj novajn interpretojn pri taksonomio, ĉefe priskriboj de novaj taksonoj.[3] Ĝi publikigas artikolojn, mallongajn notojn, kaj reviziadojn. Artikoloj estas publikigitaj en angla, hispana, aŭ portugala, kun resumoj en angla, hispana, portugala aŭ franca. La nuna ĉefredaktoro estas George Wallace.

Cotinga
scienca gazeto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldonejo Neotropical Bird Club
vdr

Referencoj redakti

  1. François Vuilleumier (2003). “Neotropical ornithology: then and now”, The Auk 120 (3), p. 577–590. 
  2. Ridgely, Robert S.; Guy Tudor. (2009) Field Guide to the Songbirds of South America: The Passerines. University of Texas Press, p. 5. ISBN 978-0-292-71979-8. “In recent years the Neotropical Bird Club has come to play a role as well, not only by publishing the journal Cotinga but also increasingly by supporting direct conservation efforts.”.
  3. Editorial Guidelines. Cotinga. Neotropical Bird Club. Arkivita el la originalo je 2014-04-18. Alirita 2012-02-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-18. Alirita 2014-02-09.

Eksteraj ligiloj redakti