Krasulo

(Alidirektita el Crassula)

Krasulo (Crassula) estas la sola plantgenro en la subfamilio Crassuloideae el la familio Krasulacoj (Crassulaceae). La botanika nomo de la genro venas de la latina adjektivo crassus kiu signifas ‚dika‘ kaj rilatas al la plej multaj specioj kun sukulentaj folioj. Ili hejmiĝas en suda Afriko (kaba flaŭro). Ĝi estas apud la genro Sedum la plej speciriĉa ene de la familio de la Krasulacoj (Crassulaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krasulo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Saksifragaloj Saxifragales Ericales
Familio: Krasulacoj Crassulaceae
Subfamilio: Crassuloideae
Genro: Krasulo’’ Crassula
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Crassula capitella
roka krasulo (Crassula rupestris)

Priskribo redakti

Vegetativaj karakterizaĵoj redakti

La specioj de la genro Crassula estas unujarajmultjaraj herbaj plantoj, aŭ nanaj ĝis arboformaj arbustoj kun kreskoalto de ĝis 2,5 m. Malofte estas geofito kun planttubero. La radikoj estas fibraj ĝis karnecaj. La tigoj estas sukulentaj, kelkfoje lignigaj. La kruce kontraŭstarantaj folioj estas dike karnecaj ĝis maldike membranecaj. La folioj de unu paro estas iomete kunkreskintaj je la bazo. Ili povas esti daŭrantaj aŭ deciduaj, kun aŭ sen pedunklo. La folioj estas glatrandaj je la bazo ingoformaj. La foliplato povas esti kalva, hara aŭ veruka. Kelktempe ili havas bone videblajn hidatodoj.

Generativaj karakterizaĵoj redakti

La floraro estas tirso kun multaj unuopaj ĝis multaj diĥazioj. Kelktempe partaj floraroj kunestas kiel volvaĵo. Tre malofte estas unuopaj floroj. La brakteoj ofte estas foliecaj. Pedunkloj povas ekzisti..

La kvar- ĝis kvinnombraj (malofte du ĝis dekdunombraj), ofte malgrandaj floroj estas haplostemaj. La kvar ĝis kvin (malofte du ĝis dekdu) sepaloj estas kunkreskintaj je la bazo. La kvar ĝis kvin (malofte du ĝis dekdu) petaloj estas same kunkreskintaj. La stamenoj estas kunkreskintaj je la bazo kun la petaloj. La anteroj superas la floron. La karpeloj estas liberaj. La pistilo estas kun unuopaj stigmoj.

La elipsoida semo estas glata aŭ veruka.

Disvastiĝo redakti

La genro hejmiĝas preskau ekskluzive en Afriko. La plej speciriĉa regiono estas Kablando Kaba flaŭro, kie hejmiĝas ĉ. 150 specioj. Malmultaj specioj estas marĉaj aŭ akvaj plantoj disvastigataj trans la tuta mondo. La du solaj specioj en Germanujo Crassula tillaea und Crassula aquatica intertempe tie konsideriĝas malaperintaj.[1]

Sistematiko redakti

La genro Crassula estas la sola genro en la subfamilio de la „Crassuloideae“ ene de la familio de la Krasulacoj (Crassulaceae). La unua priskribo faris Carl von Linné 1753 en Species Plantarum . [2] La tipoplanto de la genro estas Crassula perfoliata. L.

sinonimo de la genro estas interalie Bulliarda DC, Combesia A.RICH., Danielia LEM., Dinacria HAW., Globulea HAW., Gomara ADANS., Grammanthes DC. , Larochea PERSON, Rhopalota N.E.BR., Rochea DC., Sphaeritis ECKL. & ZEYH., Tillaeastrum BRITTON kaj Vauanthes HAW.

Laŭ Ernst Jacobus van Jaarsveld (* 1953) la genro dividiĝas en du subgenroj kun 20 sekcioj kaj la sekvaj specioj:[3]

Ne klare enordigitaj estas jenaj specioj Crassula cordifolia, Crassula micans kaj Crassula schmidtii. Krome ekzistas la hibrido Crassula × justi-corderoyi.

Fontoj redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Henning Haeupler, Thomas Muer: Bildatlas der Farn- und Blütenpflanzen Deutschlands. Ulmer Verlag, 2000, ISBN 3-8001-3364-4
  2. Species Plantarum. Band 1, Lars Salvius, Stockholm 1753, S. 282 (online)
  3. Ernst van Jaarsveld: Crassula. In: Urs Eggli (Hrsg.): Sukkulenten-Lexikon. Crassulaceae (Dickblattgewächse). Eugen Ulmer, Stuttgart 2003, ISBN 3-8001-3998-7, S. 29–86.

Eksteraj ligiloj redakti