Creedence Clearwater Revival

Creedence Clearwater Revival, ofte mallongigita kiel CCR, estis usona rok-bando formita en El Cerrito, Kalifornio. La bando dekomence konsistis el ĉefkantisto, ĉefa gitaristo, kaj unuaranga kantoverkisto John Fogerty; lia frato, ritmogitaristo Tom Fogerty; basisto Stu Cook; kaj drumisto Doug Clifford. Tiuj membroj estis ludintaj kune ekde 1959, unue kiel Blue Velvets kaj poste kiel Golliwogs, antaŭ setliĝi kiel Creedence Clearwater Revival en 1967.[1] La plej fekunda kaj sukcesa periodo de la bando inter 1969 kaj 1971 produktis dek kvar sinsekvajn sukcesojn inter la 10 pintaj unuopaĵoj (multaj el kiuj estis duoblaj A-flankoj) kaj kvin sinsekvajn inter la 10 pintaj albumoj en Usono – du el kiuj, Green River (1969) kaj Cosmo's Factory (1970), atingis numeron unuan. La bando koncertis en 1969 en la Woodstock-festivalo en Ne-metropola Nov-Jorkio, kaj fakte estis la unua grava bando kiu aperis tie.[2]

Creedence Clearwater Revival
Persona informo
Aliaj nomoj CCR
Okupo
Verkoj Proud Mary
Cosmo's Factory
Bad Moon Rising
Who'll Stop the Rain
TTT
Retejo http://creedence-online.net
vdr

CCR disbandiĝis malamike fine de 1972 post kvar jaroj de pintaj sukcesoj. Tom Fogerty estis foririnta la antaŭan jaron, kaj John malamikiĝis kun la restantaj membroj pro aferoj de negocoj kaj arta kontrolo, ĉiuj el kiuj rezultis en juraj procesoj inter bandanoj. La malkonsento de Fogerty kun la posedanto de Fantasy Records nome Saul Zaentz kondukis al pli da juraj procesoj kaj John Fogerty malakacpetis ludi kun la du aliaj survivintaj membroj en la enkonduko de Creedence en 1993 en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo.[3][4] Kvankam la bando neniam oficiale reunuiĝis, John Fogerty plue ludis kantojn de CCR kiel parto de sia solooj, dum Cook kaj Clifford ludis kiel Creedence Clearwater Revisited ekde la 1990-aj jaroj.

Studialbumoj redakti

  • Creedence Clearwater Revival (1968)
  • Bayou Country (1969)
  • Green River (1969)
  • Willy and the Poor Boys (1969)
  • Cosmo's Factory (1970)
  • Pendulum (1970)
  • Mardi Gras (1972)

Referencoj redakti

  1. Cavanagh, David (18a de Julio, 2014). "Creedence Clearwater Revival – the full story, by John Fogerty, Stu Cook and Doug Clifford". Uncut. Alirita la 27an de Marto, 2018.
  2. "Woodstock". history.com. History.com Editors. Alirita la 24an de Marto, 2021.
  3. "Creedence Clearwater Revival". Rockhall.com. Alirita la 2an de Marto, 2010.
  4. "John Fogerty Explains CCR's Hall of Fame Meltdown". Rolling Stone. 6a de Oktobro, 2015.

Eksteraj ligiloj redakti