Dániel Jakobovits

Dániel Jakobovits [jakoboviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jakobovits Dániel estis hungara elektro kaj maŝininĝeniero.

Dániel Jakobovits
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1879 (1879-09-09)
en Ľubochňa
Morto 20-an de novembro 1942 (1942-11-20) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo elektrika inĝeniero • verkisto de nefikcio
vdr

Dániel Jakobovits [1] naskiĝis la 9-an de septembro 1879 en Hungara reĝlando en Lubochna (nuntempa Ľubochňa en Slovakio). Li mortis la 20-an de novembro 1942 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dániel Jakobovits akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1901. Post siaj studoj li havis postenon en fabriko, ekde 1908 en privata firmao. En 1908 li fondis fakrevuon Elektrotechnika, kiun poste redaktis. Dum la 1-a mondmilito li estis direktoro de armea komisiono pri teknologio, poste konsilista inĝeniero de karbominejo. Li okupiĝis ekzemple pri centraloj, minado de manganoj en Úrkút. En 1919 li partoprenis en kreo de leĝo pri la elektro.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A háromszög oldalain emelt négyzetekről (1900)
  • Elektromossági törvényhozás (1910)
  • Az alumínium háborús jelentősége (Milita signifo de la aluminioj), (1917)
  • A román energiatörvény és néhány megjegyzés a magyar elektromossági törvénytervezethez (1925)
  • A magyar energiagazdálkodás és a törvényhozás (1938)

Fontoj redakti