Dénes Dubovitz [dubovic], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dubovitz Dénes estis hungara kuracisto, organizisto pri medicino.

Dénes Dubovitz [1] naskiĝis la 17-an de februaro 1913 en Budapeŝto. Li mortis la 12-an de majo 1973 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dénes Dubovitz studis filozofion, poste medicinon en sia naskiĝurbo kaj Vieno inter 1931 kaj 1940. Post siaj studoj li laboris en hospitalo de Ipolyság (nuntempe Šahy en Slovakio). Post la 2-a mondmilito li havis postenon en ministerio pri sano, kie li partoprenis en reorganizado de la medicina laboro. En 1951 li estis nomumita hospitalestro en Budapeŝto. Inter 1957 kaj 1964 li denove laboris en la ministerio, poste li estis vickatedrestro en Universitato Semmelweis, fine li ricevis diversajn taskojn en medicinaj organizaĵoj. Li kreis novan metodon pri administrado de malsanuloj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Egészségtan az általános iskolák 8. osztálya számára (1949) - kunlaboranto en lernolibro
  • Társadalom-egészségtan és egészségügyi szervezéstudomány (1966)
  • A Betegségek Nemzetközi Osztályozása és a morbiditási, epidemiológiai vizsgálatok (1972)

Fontoj redakti