Dénes Zsigmondy [dEneŝ ĵigmondi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsigmondy Dénes estis hungara violonisto, dirigento, muzikpedagogo. Lia origina familia nomo estis Liedemann. Lia parenco estis Richard Adolf Zsigmondy.

Dénes Zsigmondy
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1922 (1922-04-09)
en Budapeŝto
Morto 15-an de februaro 2014 (2014-02-15) (91-jaraĝa)
en Ambach
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Parencoj Richard Adolf Zsigmondy
Vilmos Zsigmondy
Emil Zsigmondy
Okupo
Okupo violonisto • muzikinstruisto • komponisto
vdr

Dénes Zsigmondy [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1922 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de februaro 2014 en Bavario.

Biografio redakti

Dénes Zsigmondy studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt (precipe de Géza Kresz (violonisto)), samtempe ankaŭ en Scienca Universitato Péter Pázmány. En 1944 li rifuĝis en Germanan Regnon, kie li kaŝiĝis ĉe germana familio. Depost la 2-a mondmilito li iris al Salzburg, kie li iĝis konata pro sia partopreno en la Somera Akademio, krome li instruis. Li estis solisto pri violono, krome li ankaŭ dirigentis (ekzemple en Bavara Radio). Li estis gastoprofesoro en 1972 en Usono, post jaroj en Japanio. Li iĝis konata kiel serĉita interpretisto de la verkoj de Mozart, Schubert, Beethoven, Béla Bartók. Li estis edziĝinta al la pianisto Anneliese Nissen, kun kiu li ofte ludis kune de 1947. La paro havis du filinojn. En 1997 li ricevis signifan hungaran premion.

Elektitaj muzikaĵoj redakti

Fontoj redakti