Dóra Kelen
Dóra Kelen, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelen Dóra estis hungara aktoro, deklamisto. Ŝia origina familia nomo estis Klein.
Dóra Kelen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Klein Dóra |
Naskiĝo | la 2-an de marto 1910 en Szucsány (Hungara reĝlando) |
Morto | la 13-an de julio 1973 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1934) |
Okupo | |
Okupo | aktoro amuzisto |
Dóra Klein [1] naskiĝis la 2-an de marto 1910 en Hungara reĝlando en Szucsány (nuntempa Sučany en Slovakio), ŝi mortis la 13-an de julio 1973 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiDóra Kelen devenis el juda familio. Ŝi akiris aktoran diplomon en Teatra Akademio en 1934. Ŝiaj pli gravaj instruistoj estis Szeréna Fáy, Sándor Hevesi kaj Árpád Ódry. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de filia teatro de Nacia Teatro (Budapeŝto), post 2 jaroj ŝi apartenis al Gaja Teatro. Ŝi estis konata pro deklamadoj en diversaj lokoj. Ŝi aliĝis al la laborista movado. Inter 1940 kaj 1944 ŝi povis deklamadi nur antaŭ juda publiko. Depost la 2-a mondmilito ŝi laboris en instituto pri kulturaj rilatoj. Kelkfoje ŝi aŭdebla en Hungara Radio. Ŝi ricevis premion en 1968.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Ferenc Herczeg: Bizánc - Iréné
- Jenő Rákosi: Magdolna - S-ino Koronai
Ŝia sola filma rolo
redakti- Nem élhetek muzsikaszó nélkül (1935) – gastino