Rainer Kurz

germana esperantisto, entreprenisto kaj konsilisto
(Alidirektita el D-ro Rainer Kurz)

Rainer KURZ [rajner kurc] estas germana esperantisto, entreprenisto kaj konsilisto. Li loĝas en Stuttgart kaj parte en Sidnejo, Aŭstralio.

Rainer Kurz
Rainer Kurz en 2016
Rainer Kurz en 2016
Persona informo
Lingvoj Esperantogermanaangla
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Stutgarto
Okupo
Okupo esperantisto • entreprenisto • entreprena konsultiĝisto
vdr

Rainer Kurz studis en la Universitato de Stuttgart kaj doktoriĝis pri telekomunikado. Li laboris interalie por McKinsey kaj Gemini Consulting. De 1999 li estras propran konsultan firmaon Rainer Kurz Business Consulting, kiu laboras por firmaoj en la telekomunikada fako kaj fondis kun kvar studentoj de la Universitato de Hohenheim interretan merkatejon por rifuĝintoj kaj entreprenoj kiuj ŝatas dungi rifuĝintojn[1].

De 1999 ĝis 2001 li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Nun li estas estrarano de GEA (pri eksteraj rilatoj) kaj de IKEF.

En Esperantujo, li havas diversajn estraranpostenojn:

Kelkaj liaj apartaj projektoj estas:

  • Organizanto de mallongfilmkonkurso "Esperanto 125-jara"[2].
  • Produktisto de dokumentadfilmo "Intervjuo kun Nobelpremiito Reinhard Selten"[3].

Rainer Kurz doktoriĝis pri telekomunikado en Stuttgart/Germanio kaj Kitakyushu/Japanio kaj laboras kiel memstara firmaokonsilisto en sia firmao Rainer Kurz Business Consulting. Li ankaŭ estas interreta entreprenisto. Interalie, li kreis kaj licensigis interretajn merkatojn por lberaj profesiuloj laŭ la nomo de Freelance-Market (http://www.freelance-market.com) en diversaj landoj (Germanio, Aŭstralio, Ĉeĥio, Ĉinio kaj Nov-Zelando.

Referencoj redakti

  1. (angla, germana, iom araba) Rainer Kurz, Jobs for refugees/Jobs für Flüchtlinge ( trovi dungadon por rifuĝintoj)
  2. Filmkonkurso Esperanto 125-jara: Intervjuo kun la fondinto Rainer Kurz kun la premiitaj filmoj (esperante). Alirita 2016-05-16.
  3. Prof. Reinhard Selten - Nobelpremiito, interv. de Rainer Kurz 16 subtitalaj lingvoj (esperante). Alirita 2016-05-16.


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste: 
Frank Stocker1999 - 2001Andreas Emmerich