DHL (firmao)

germania, transnacia firmao
Tiu ĉi artikolo temas pri la transnacia firmao DHL. Pri aliaj temoj vidu la apartigilon DHL.

La firmao DHL, ekde la jaro 2002 kompanio kun limigita respondeco laŭ germana juro, estas parto de la akcia kompanio Deutsche Post AG. Ĝi specialiĝis pri transportado de pakaĵoj, dokumentoj kaj aliaj varoj. La nomo devenas de la komencaj literoj de la familiaj nomoj de la firmaaj fondintoj, sinjoroj Dalsey, Hillblom kaj Lynn. La firmao laŭ la stato fine de marto 2016 havis 494 849 en pli ol 220 suverenaj ŝtatoj kaj teritorioj de la mondo,[1] estas la tutmonde gvida entrepreno pri aera kaj oceana transportado de kargo,[2] kaj tutmonde la firmao transportado de pakaĵoj kaj dokumentoj kun plej alta spezo.[3] La centra oficejo estas en la eksa registara kvartalo de la "federacia urbo" Bonno de Germanio.

DHL
DHL
poŝta servo • negoco vd
Dum 25-a de septembro 1969 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Airborne Express
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco (laŭ germana juro, ekde 2002)
Fondita en 1969
Fondintoj Adrian Dalsey • Larry Hillblom • Robert Lynn vd
Sidejo Bonno
Lando Germanio
Dungitoj 494 849 (stato fine de marto 2016)
Agokampo poŝto kaj loĝistiko
Posedata de Post & Paket Deutschland vd
filiaj kompanioj DHL Aero Expreso • European Air Transport Leipzig • European Air Transport • DHL Air UK • DHL International Aviation ME vd
Posedataj kompanioj AeroLogic • Kalitta Air vd
TTT www.dhl.de
vdr

Referencoj redakti

  1. stato fine de marto 2016. Arkivita el la originalo je 2016-09-08. Alirita 2016-10-09.
  2. artikolo Kunde statt Chaos ("[centras] kliento anstataŭ ĥaoso") en la periodaĵo Manager Magazin, 23-a de julio 2010 (germane)
  3. listo de la retejo Gate4Logistics: "pintaj dek entreprenoj pri transportado" (germane)
 
ekzemplera kamioneto el la firmaa veturilaro
 
la "poŝta turo" el birda perspektivo