Dachsen
Blazono de Dachsen
Vilaĝstrato en Dachsen
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 39′ 56″ N 8° 37′ 8″ O / 47.66556 °N, 8.61889 °O / 47.66556; 8.61889 (mapo)Koordinatoj: 47° 39′ 56″ N 8° 37′ 8″ O / 47.66556 °N, 8.61889 °O / 47.66556; 8.61889 (mapo)
Nombro de enloĝantoj 1868
Areo 2,69 km²
Alteco 400 m super marnivelo
Poŝtkodo 8447
Komunumkodo 0025
Mapo de Dachsen
Information icon.svg
vdr

Pri la komunumoRedakti

Dachsen estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1868 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

GeografioRedakti

Dachsen situas inter la rivero Rejno kaj la monto Cholfirst, kiu apartenas al la Ĵuraso rekte supre de la Rejn-Akvofalo.

TrafikoRedakti

En Dachsen troviĝas haltejo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj inter Ŝafhaŭzo kaj Vinterturo, per kiuj la komunumo estas bone konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio. Ankaŭ estas facia aliro al la nacia aŭtoŝoseo A4.

HistorioRedakti

Unua dokumento de Dachsen datas sub la nomo Tahsheim de la jaro 876 post Kristo. En tiu dokumento Dachsen estis transdonita kadre de heredaj kvereloj al la grafo Gozbert. La sinjoroj de Dachsen tiam plurfoje ŝanĝiĝis ĝis en la jaro 1452 la komunumo estis atribuita al la ekstera kiburga voktdistrikto kaj tiel definitive fariĝis posedaĵo de Zuriko. En la kadro de la helveta revolucio Dachsen, Flurlingen kaj Uhwiesen estis kunigitaj al unusola komunumo. Je la novordo de la Kantono Zuriko la dachsenanoj petis de la registara konsilio de Zuriko sendependiĝon de tia komunuma unio kaj tiel la 17-an de julio 1831 la komunumo refariĝis aŭtonoma.

Eksteraj ligilojRedakti

  •   Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Dachsen