Dalibor Chalupa

ĉeĥa esperantisto kaj verkisto

Dalibor CHALUPA (naskiĝis la 27-a de januaro 1900 en Letovice - mortis la 14-an de junio 1983 en Prago) estis ĉeĥa esperantisto, redaktoro de Verda Stacio, dramaturgo de Esperanto-operoj; aŭtoro de inaŭgura dramsceno de Verda Stacio en Brno same kiel en Praha. Li estis ankaŭ poeto.

Dalibor Chalupa
Persona informo
Aliaj nomoj Ivan Bor • Dalibor Chvoj
Naskiĝo 27-an de januaro 1900 (1900-01-27)
en Letovice
Morto 14-an de junio 1983 (1983-06-14) (83-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistoverkisto • poeto • dramaturgoinstruisto • theatre critic • literaturkritikisto • TV/radio personnel
vdr
Dalibor Chalupa

Kiel instruisto li dum kelkaj jaroj instruis, poste transiris al radio-stacio en Brno kaj ankaŭ en tiu laboro li sekvis pedagogiajn celojn. Precipe li sciis transformi gravajn dramojn en radiodramon, en kiuj la aŭskultantoj ne vidas la aktorojn, tamen la voĉoj kaj helpaj sonoj devas sufiĉi por komprenigi la scenojn al la aŭskultantoj. Tiamaniere li prilaboris tridekon da dramoj.

Kun gravaj poetoj Jiří Wolker, Lev Blatný k.a. li fondis literaturan grupon kaj eldonadis monatgazeton Host (Gasto).

Verkoj redakti

  • Brázda v duši (Plugosulko en la animo, 1920)
  • Duhové poledníky (Ĉielarkaj meridianoj, 1927)
  • Promlčené výzvy (Forsilentigitaj alvokoj, 1940)
  • Štastný nový rok (Feliĉan Novaj Jaron, 1946)

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti