Danó Jeszenszky

hungara advokato

Danó Jeszenszky [jesenski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jeszenszky Danó estis hungara advokato, notario, ĵurnalisto, poeto, membro de Societo Petőfi.

Danó Jeszenszky
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1824 (1824-01-05)
en Lučenec
Morto 27-an de oktobro 1906 (1906-10-27) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Sándor Jeszenszky Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
poeto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Danó Jeszenszky naskiĝis la 5-an de januaro 1824 en Hungario, en Losonc (nuntempa Lučenec en Slovakio). Li mortis la 27-an de oktobro 1906 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Danó Jeszenszky frekventis lernejojn komence en sia naskiĝurbo, poste en aliaj urboj de Supra Hungarujo. Li iĝis advokato en 1848, poste li batalis en la nova hungara armeo. Post fiasko de la liberecbatalo li ricevis amnestion. En 1852 li edziĝis baldaŭe havanta 2 filojn, la unua estis Sándor Jeszenszky. Li estis advokato dum 22 jaroj en Balassagyarmat, kie li fondis ŝparkason kaj ankaŭ periodaĵon, kiun li mem redaktis. Ekde 1879 li vivis en Budapeŝto. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Pesti Divatlap, Vasárnapi Újság, Hölgyfutár.

Verkaro (elekto)

redakti
  • Költemények (Poemoj) 1889, poste 1905
  • diversaj artikoloj en gazetoj

Fontoj

redakti