Sándor Jeszenszky

hungara verkisto

Sándor Jeszenszky [ŝAndor jesenski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jeszenszky Sándor estis hungara juristo, advokato, fakverkisto, reĝa ĉefnotario, vicministro, membro de Societo Petőfi. Lia patro estis Danó Jeszenszky.

Sándor Jeszenszky
Jeszenszky Sándor.JPEG
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1852 (1852-10-19)
en Lučenec
Morto 10-an de marto 1917 (1917-03-10) (64-jara)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto [#]
Ŝtataneco Hungario [#]
Familio
Patro Danó Jeszenszky [#]
Profesio
Okupo politikistojuristoadvokato [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sándor Jeszenszky naskiĝis la 19-an de oktobro 1852 en Hungario, en Losonc (nuntempa Lučenec en Slovakio). Li mortis la 10-an de marto 1917 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Sándor Jeszenszky pristudis juron en Pozsony, Vieno kaj Budapeŝto. Li doktoriĝis en 1877. En la sekva jaro li ekhavis ŝtatan postenon, en 1894 li laboris jam en la ministerio. En 1910 li iĝis vicministro. Li ricevis du premiojn.

Verkaro (elekto)Redakti

Li verkis diversajn artikolojn en juraj temoj, kiuj aperis en fakaj periodaĵoj.

FontojRedakti