Dancanta domo, alie ankaŭ Ginger and Fred, finita en la jaro 1996, situas en Prago sur la dekstra bordo de rivero Vultavo sur angulo de Kajo de Rašín kaj Placo de Jirásek. Temas pri la unua konstruaĵo de pintaj mondaj arkitektoj, kiu estis en Prago post ĉeĥoslovaka revolucio realigita. Nomita ĝi estas laŭ formo de siaj du angulaj turoj, inspiritaj laŭ intermilita fama danca geopo Fred Astaire kaj Ginger Rogers. La Dancantan domon proponis Vlado Milunić komune kun Frank Owen Gehry, kiun al la projekto invitis investisto. La internoj de kancelarioj de la investisto estis parte komisiitaj al Eva Jiřičná, brita arkitektistino de ĉeĥa deveno .

Dancanta domo
ĉeĥe: Tančící dům
domo
Dancanta domo en Prago
Oficiala nomo: Tančící dům
Kromnomo: Ginger and Fred
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Kvartalo Nova Urbo
Urba parto Prago 2
Parto de Prago
Tipo de konstruaĵo Kancelaria konstruaĵo
Situo Dancanta domo
 - koordinatoj 50° 04′ 31″ N 14° 24′ 50″ O / 50.07528 °N, 14.41389 °O / 50.07528; 14.41389 (mapo)
Arkitektoj Frank Gehry, Vlado Milunić
Konstruado -
 - komenco 1994
 - fino 1996
Posedanto Nationale Nederlanden
Por publiko alirebla
Poŝtkodo 120 00
Etaĝoj 7 superteraj
2 subteraj
Uzo Diversspeca uzo: kafejo, kancelarioj, restoracio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Prago
Situo enkadre de Prago
Situo enkadre de Prago
Vikimedia Komunejo: Dancing House
Retpaĝo: www.tancici-dum.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Ties konstruado ekŝtormis la plej ampleksan publikan diskuton pri arkitekturo en Prago. La Dancanta domo ricevis unu el aprezoj en kategorio de dezajno en enketo de usona Time. En ĉeĥa ĵurnalo Architekt ĝi venis inter kvin plej signifaj ĉeĥaj konstruaĵoj de la 90-aj jaroj. En la konstruaĵo, kiun financis Nationale Niederlanden (hodiaŭ ING), estas kancelarioj, luksa kafejo kaj restoracio.

Teretaĝo kaj subteretaĝo, origine destinitaj kiel vendejspacoj, estas nun eluzitaj kiel plurcela luebla spaco. La teretaĝo estas solvita kiel grandspaco kun aliro de ĉefa akceptejo kaj de ekstere de la kajo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti