Daniel FREUND, naskiĝis la  14-an de oktobro 1984(nun 1984-10-14) en Akeno estas germana politikisto kaj eŭropdeputito ekde 2019.

Daniel Freund
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1984 (1984-10-14) (39-jaraĝa)
en Aachen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Instituto pri Politikaj Studoj de ParizoUniversitato de Lepsiko vd
Partio Alianco '90/La Verduloj vd
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Studadoj redakti

Li akiris diplomon pri politika scienco, ekonomio kaj juro de la Universitato de Lepsiko, poste magistron pri publikaj aferoj de la Instituto de Politikaj Studoj en Parizo, dum kiu li faris studviziton al la Elliott School en Universitato George Washington.
En 2005 li aniĝis al la partio Alianco '90/La Verduloj.

Kariero redakti

Post plenumado de kelkaj staĝoj tie, Freund laboris de 2013 ĝis 2014 kiel asistanto de la eŭropdeputito Gerald Häfner en Bruselo. De julio 2014, li laboris ĉe la oficejo de Travideblo Internacia en Bruselo kiel "Estro de Pledado por EU-Honesteco" ĝis majo 2019[1].
Dum la Eŭropaj balotoj de 2019, Alianco '90/La Verduloj gajnis 21 el la 96 germanaj parlamentaj seĝoj[2] kaj Freund, kiu estis dudeka sur la Verdula listo, estas elektita al la Eŭropa Parlamento.
Li reprezentas la parlamentan grupon Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco kiel ano de la Komisiono pri Buĝeta Kontrolo kaj de la Komitato pri Konstituciaj Aferoj[3], kaj por la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo. Freund ankaŭ estas anstataŭa membro de la Komisiono pri Transporto kaj Turismo[4]. Komence de la mandata periodo 2019-2024, Freund fondis la intergrupon por "la batalo kontraŭ korupto en la EU"[5], kiun li kunprezidas kun Roberta Metsola, kaj li estas ano de la intergrupo por la defendo de la rajtoj de GLAT-homoj.
Ekde sia elekto, Daniel Freund partoprenis en la intertraktadoj pri ĝenerala kondiĉa reĝimo por protekto de la buĝeto de la Unio. Daniel Freund ankaŭ pledas por kreo de sendependa etika komitato.

Referencoj redakti

  1. Daniel Freund: Kariertabelo (arkivo) ĉe www.europarl.europa.eu
  2. (franclingve) Eŭropaj balotoj de 2019: la verduloj kreskas (arkivo, ĉe Le Monde, 26-a de majo 2019
  3. Daniel Freund arkivo ĉe Verduloj/AFE (konsultita la 20-an de januaro 2021)
  4. (anglolingve) Daniel Freund arkivo ĉe www.votewatch.eu
  5. https://www.anticorruptionintergroup.eu/ Arkivigite je 2021-05-06 per la retarkivo Wayback Machine arkivo

Vidu ankaŭ redakti