Daniel Sánchez Arévalo

hispana scenaristo, reĝisoro kaj verkisto

Daniel SÁNCHEZ ARÉVALO (Madrido, 24a de junio 1970) estas hispana scenaristo, reĝisoro kaj verkisto.

Daniel Sánchez Arévalo
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1970 (1970-06-24) (54-jaraĝa)
en Madrido, Provinco Madrido,  Hispanio dum la regado de Franco
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro José Ramón Sánchez Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
romanisto
scenaristo
filma scenaristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kina reĝisorado kaj kinfarado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1995– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero

redakti

Kiel profesia scenaristo ekde 1993, li laboris en televidaj serioj kiel Farmacia de guardia, Querido maestro kaj Hospital Central. Ricevinte stipendion Fulbright li studis kinarton en la Universitato Kolumbio (Novjorko), kie li ekkarieris kiel reĝisoro. Li ekkarieris ĉefe por kurtoj: per dek kvin kurtoj li ricevis pli ol 200 premiojn.

Lia debuta longa filmo nome AzulOscuroCasiNegro ricevis pli ol 50 premiojn en festivaloj de la tuta mondo, inter kiuj elstaras tri Goya-premioj: nome al plej bona nova reĝisoro, plej bona duaranga aktoro kaj plej bona nova aktoro.

La 10an de septembro 2009 premieris Gordos (Dikuloj), filmita laŭlonge de pli ol dek monatoj ĉar protagonistoj devis suferi fizikajn ŝanĝojn (dikigo kaj maldikiĝo); kiu havigis al lia kuzo Raúl Arévalo la Goya-premio al plej bona duaranga aktoro. En 2010 premieris la filmo El mal ajeno, reĝisorita de Oskar Santos kaj verkita de Sánchez Arévalo mem.

En 2010 li filmis sian trian longan filmon kiel reĝisoro kaj unua komedio, nome Primos (Kuzoj), en Comillas. Ĝi ricevis du nomumojn al Goya-premioj. En 2012 li filmis La gran familia española; ĝi ricevis dek du nomumojn al Goya-premioj.

Li akriero estas tre ligita al tiu de la aktoroj Antonio de la Torre, Quim Gutiérrez kaj Raúl Arévalo.

Daniel Sánchez Arévalo verkis du librojn de porjunula literaturo nome La maleta de Ignacio Karaoke kaj 31 de junio de 1993, de kiu eliris la scenaro de la filmo Azul oscuro casi negro. Li iĝis finalista de la 64a premio Planeta per sia unua romano neporjunula nome La isla de Alice.[1]

Referencoj

redakti
  1. Geli, Carles. «“Esta novela es la mejor de mis películas”, dice Sánchez Arévalo». EL PAÍS (PRISA). Konsultita la 25an de oktobro 2015.

Eksteraj ligiloj

redakti