Danielius DOLSKIS (naskiĝis la 13-an de aprilo 1891 en Vilno, mortis la 3-an de decembro 1931 en Kaŭno, Litovio) estis kantisto de popularaj kanzonoj, kiu dum la unua duono de la 20-a jarcento en Litovio estis ege konata kaj de multaj aŭkultantinoj adorata koncertisto. Li kantis en stilo tre emocia, kiu estis tipa por kanzonistoj inter la Unua kaj Dua Mondmilitoj kiu kiu interalie ankaŭ karakterizis la germanlingvan kantistan sesopon Comedian Harmonists.

Danielius Dolskis
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1891 (1891-04-13)
en Kaŭno
Morto 3-an de decembro 1931 (1931-12-03) (40-jaraĝa)
en Vilno
Tombo Žaliakalnis Jewish cemetery
Loĝloko Sankt-PeterburgoRigo
Ŝtataneco LitovioRusia Imperio
Okupo
Okupo kantisto
vdr
monumento pri Danielius Dolskis en la centra piedira zono de Kaŭno

Biografio redakti

Danielius Dolskis naskiĝis dum la jaro 1891 en juda familio en Vilno. Post fino de la lernejaj jaroj, ĝis la Oktobra Revolucio de la jaro 1917 li kantis en la luksa restoracio „Villa Rode“ en Sankt-Peterburgo. Samtempe li donis sukcesajn koncertojn en pluraj centraj urboj de la Rusia Imperio, interalie en Moskvo, Odeso kaj Kievo. Sekve de la Rusia Revolucio, li translogiĝis al Rigo kaj kantis kun la orkestro de Oskars Stroks, ofte koncertanta en la okcidenta eksterlando. Poste translokiĝinte al Berlino, li krom koncerta kandado dum la jaro 1928 aktoris en la filmo "Adjutanto de la Caro" („Adjutant des Zaren“), kiu ekvideblis en la kinejoj en la jaro 1929.

Dum 1929 li retranslokiĝis al Litovio kaj en la dumtempa litova ĉefurbo Kaŭno koncertis en la restoracioj „Versalis“, „Metropolis“ kaj „Konrado kavinė“. En sia reperturaro la kantisto elektis tutmonde tiuepoke popularajn kanzonojn, kaj tre strebe rapide perfektiĝinte en la litova lingvo (kvankam daŭre aŭdeblis malfacile identigebla eksterlanda akcento), mem kreis litovlingvajn tekstojn por siaj kanzonoj. Li estis la unua, kiu por eksterlande kreitaj melodioj verkis tekstojn pri litoviaj temoj, kaj estis la unua litova kanzonisto, kiu verkis ironiajn kaj kabaredajn tekstojn, miksante siajn kanzonojn dum koncertoj kun ironiaj monologoj, anekdotoj kaj parodioj. La kanzonoj „Palangos jūroj“ ("ĉe la marbordo de Palanga"), „Kariškas vaizdelis“ ("milita vizaĝeto"), „Gegužinė“ ("maja festo"), „Lietuvaitė“ ("litova knabino"), „Aš myliu vasaros rugiagėlę“ ("Mi amas someran cejanon"), „Onyte, einam su manim pašokti“ ("Anjo, ni iru danci kun mi"), „Su armonika į Braziliją“ ("Kun harmoniko al Brazilo"), kies tekstaj linioj en traduko sonas eĉ iom kiĉo, restas popularaj litovlingvaj kanzonoj ankoraŭ nuntempe.[1]

Inter la jaroj 1929 kaj 1931 li registris en la eldonejoj „Homocord“ en Berlino kaj „Columbia“ en Londono registris 16 diskojn de kanzonoj, kiuj konservis liajn verkarojn. Nuntempe precipe vendiĝas lumdiskegoj kun kolektoj de liaj kanzonoj.

Dum 1931 D. Dolskis entombiĝis en Kaŭno, en la juda tombejo de la urboparto Žaliakalnis ("Verdmonto").

Referencoj redakti

  1. Tamara Vainauskienė. Visuotinė lietuvių enciklopedija ("universala litova enciklopedio"), Vilno: Mokslo ir enciklopedijų leidybos institutas ("scienca kaj enciklopedia eldona instituto"), 2004. volumo 5: paĝo 61

Eksteraj ligiloj redakti