Werra-Suhl-Tal

komunumo en Turingio, Germanio
(Alidirektita el Dankmarshausen)

Werra-Suhl-Tal estas urba komunumo en Germanio, kiu estis kreita la 1-an de januaro 2019 per la kunfandiĝo de la antaŭa Berka/Werra kun la najbaraj komunumoj Dankmarshausen, Dippach kaj Grossensee. Ĝi troviĝas en la distrikto Wartburg de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 6288 loĝantojn. la komunumo situas borde de la rivero Werra.

Werra-Suhl-Tal
Blazono
Werra-Suhl-Tal (Germanio)
Werra-Suhl-Tal (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Wartburg
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Berka/Werra
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036922
Poŝtkodo 99837
Aŭtomobila kodo WAK
Oficiala Municipokodo 16063103
Subdivido 10 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Maik Klotzbach (ekde junio 2022)
Partio de komunumestro senpartia
Adreso de la administrejo Markt 1
99837 Werra-Suhl-Tal
Demografio
Loĝantaro 6288 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 56′ N, 10° 4′ O (mapo)50.93944444444410.07Koordinatoj: 50° 56′ N, 10° 4′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 236 m
Areo 77,67 km²
Oficiala retejo https://www.stadt-wst.de/
vdr

vidinda kirko redakti

La paroĥa preĝejo de la centra loĝloko Berka/Werra konsistas el malfrugotika ĥorejo, kiu ekkonstruiĝis en 1439, kun krucripa volbo. Sur ĝi altiĝas masiva turo kun kvar orieloj. Interne estas krucifikso de ĉirkaŭ 1500, baptopelvo de ĉirkaŭ 1530, ambono de 1634, orgenfasado de 1667 kaj ĥoreja seĝaro de la 17-a jarcento.

Eksteraj ligiloj redakti