Danny ten Haaf

nederlanda fizikisto kaj esperantisto

Danny ten Haaf (naskiĝis la  11-an de septembro 1968(nun 1968-09-11) en Nederlando, do nun 55-jara) estas nederlanda fizikisto kaj esperantisto. Interalie li de 1995 ĝis 1997 estis prezidanto de TEJO.

Danny ten Haaf
Persona informo
Naskiĝo la  11-an de septembro 1968(nun 1968-09-11) (55‑jara)
en Nederlando Nederlando
Lingvoj Esperanto
Nacieco nederlandano
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo fizikistoesperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj NEJ
TEJO
vdr

Post fino de la mezlernejaj jaroj en la lernejo Dominicus College de Nijmegen, li en 1986 ekstudis en la renoma universitato de Leiden. Komencinte sian movadan karieron en la organiza teamo ("la porkidoj") de la IJK 1989 en Nederlando, Danny inter la jaroj 1990 kaj 1994 aktivis en la estraro de Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ).

Inter 1991 kaj 1995, li plenumis la rolon de kasisto en la estraro de TEJO. En la IJK 1995 li elektiĝis prezidanto de TEJO, transprenante la taskon de la samlandanino kaj multjara estrara kolegino Saskia Idzerda. Tamen li aldone al la gvidado de la TEJO-estraro plu tenis kelkajn malnovajn okupojn el la jaroj antaŭ 1995: Li kiel komitatano A de UEA restis aktiva en la komunikado inter la movadaj organizaĵoj UEA kaj TEJO, kaj samcele ankaŭ restis observanto de TEJO en la estraro de UEA. En 1997 li finis la internacian estraran aktivadon, kaj koncentriĝis pri la profesia vivo kaj la kreo de familio. Plu li membras en la esperantlingva kanta ensemblo Akordo.

la muzikgrupo Akordo dum la UK 2008, Danny ten Haaf en oranĝkolora ĉemizo tute maldekstre

Ekde aprilo 2010 li laboras en nafta firmao en Omano.

Fontoj redakti

  • "La teamo de TEJO sin prezentas, eldono 1993/1995" (red. Thomas Pusch)
  • "La teamo de TEJO sin prezentas, eldono 1995/1997" (red. James Rezende Piton)