La Danubaj Ŝvaboj estas germanaj setlantoj de la iama Aŭstri-Hungaria Imperio. Ili fondis vilaĝojn, kaj laboris kiel farmistoj. Iliaj prapatroj estis iam loĝigitaj de 1686 - 1829 laŭ la ordono de la Dinastio de Habsburgoj en Hungario, kaj partoj de iama Jugoslavio kaj Rumanio, kiuj apartenis al la Habsburga Monarkio, el diversaj partoj de Aŭstrio kaj Germanio. La urbo Ulm ĉe Alb-Donau-Kreis, en Ŝvaba Ĵuraso, estis la startpunkto, kie ĉi tiuj germanaj elmigrintoj iris kun la Ulmer Schachtel (malgranda boato), laŭ la Danubo, tial ili ricevis la nomon Danubaj Ŝvaboj. Ili parolis malsamajn germanajn dialektojn. Ili kredis je Romia Katolikismo kaj Luteranismo. Post la dua mondmilito, la plej multaj el la danubaj ŝvaboj estis forpelitaj per la ordono de la Potsdama Konferenco, al Okupacio de Germanio. Nur kelkaj danubaj ŝvaboj vivas hodiaŭ en ĉi tiuj landoj, kiuj iam apartenis al la Habsburga monarkio. La plej multaj danubaj ŝvabaj posteuloj loĝas en Aŭstrio kaj Germanio, sed ankaŭ kelkaj en Usono, Kanado kaj Aŭstralio[1]

Danubaj Ŝvaboj
etno
germana diasporo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Muzeo de Danubaj Ŝvaboj, Sremski Karlovci, Serbio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. [1][rompita ligilo]