Davido kun la kapo de Goljato (Caravaggio Vieno)

pentraĵo de Michelangelo Merisi da Caravaggio


Davido kun la kapo de Goljato (2-a) estas oleo-pentraĵo sur panelo el poplo (90,5x116,5 cm), kiun pentris la itala pentristo Caravaggio en Napolo en 1607.

Davido kun la kapo de Goljato
Davido kun la kapo de Goljato
Caravaggio, 1607
oleo-pentrado
90,5 × 116,5 cm
Muzeo de Arthistorio de Vieno (Vieno)
vdr

Ĝi estas konservata en la Muzeo de Arthistorio de Vieno.

Historio redakti

La bela knabo estis pentrita en Napolo komence de 1607, sur ligna panelo; la pentraĵo anstataŭis antaŭ-ekzistantan manierisman alegorion.

Laŭ Peter Robb, la pentraĵo estis aĉetita fare de la Grafo de Villamediana en Napolo inter 1611 kaj 1617, surbaze de informo raportita de Giovanni Bellori laŭ kiu Villamediana revenis al Hispanio kun Davido pentrita de Caravaggio.

Priskribo kaj stilo redakti

La temo prezentas la junan heroon Davidon de la biblia tradicio, kiu ekaperas el la mallumo tuj post detranĉi la kapon de Goljato, kiu etendiĝas antaŭen kiel makabra trofeo post la batalo, triumfanta pli kontraŭ morto kaj sufero ol kontraŭ la giganto; la kapo de la venkinta giganto uzatas kvazaŭ por teruri la spektanton. La lumo surradias la sintezajn volumojn kaj estas transmetita sur la preskaŭ glataj surfacoj, emfazante la triumfan geston de Davido, kun distrita kaj indiferenta rigardo, kiu kontrastas kun la streĉa grimaco de Goljato. La vizaĝo de la venkinto estas kuntirita pro la batalo; lia buŝo malfermitas por lasi la blankon de liaj dentoj brili; sulko ekestas inter la brovoj, kaj liaj mallumaj kaj duonfermitaj okuloj preter la sulkoj de liaj vangoj, rivelas la intereson de Caravaggio pri la esplorado de la «movoj de la animo», simile al kion faris Leonardo.

La pentraĵo tre similas al alia pli posta versio konservata en la Galerio Borghese en Romo. En ambaŭ versioj, la aspekto de David verŝajne trovis inspiron en kunlaboranto de la pentristo (kaj, laŭdire, eĉ amanto[1]) Francesco Boneri, iama modelo por Amo ĉion konkeras, eĉ se ekzistas neniu novaĵo pri la duo post la foriro de la artisto el Romo en 1606 .

Referencoj redakti

  1. "Cecco, l'apprendista che diventò l'amante di Caravaggio", Corriere della Sera, 29-a de aŭgusto 2001. Kontrolita 8-a de novembro 2008. (itale)

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Davide con la testa di Golia (Caravaggio Vienna) en la itala Vikipedio.