La rivero Delgermörön (mongole Дэлгэрмөрөн, Delgermörön, laŭvorte “larĝa rivero”, tuve kaj ankaŭ ruse Дэлгэр-Мурен) estas rivero de Mongolio. Ĝi fontas en la Ulan-Tajga-montaro tre proksime de la limo inter Mongolio kaj la respubliko Tuvio de la Rusia Federacio, je malgranda distanco konsistigas la limon inter la du ŝtatoj, fluas precipe sudorienten kaj enfluas la riveron Selenge, kiu mem poste enfluas la Bajkalon. La plena riverlongo estas 445 km, tiel ĝi estas la naŭa plej longa rivero de Mongolio. En sia vojo, la rivero fluas interalie tra stepaj pejzaĝoj. En ĝi vivas pluraj specioj de salmonedoj, interalie brunaj trutoj.

Delgermörön
proksime de la loĝloko Мөрөн (Mörön)
rivero
Bazaj informoj
Situo en Mongolio
Longeco 445 km
Akvokolekta areo 26 600 km²
Fluo
Fonto Ulan-Tajga-montaro
Enfluejo en la riveron Selenge
Geografio
vdr