Demanda partikloj estas nedeklinacieblaj resp. konjugacieblaj vortoj, kiuj enkondukas aŭ finas demandon aŭ staras ene de la demando, sed mem ne estas demandaj vortoj. En la Germana lingvo ili ekzistas nur en kelkaj dialektoj.

Ekzemploj por germanaj dialektoj:

  • Kärntnerisch: A wer kummtn heit?; A du håst ka Geld? (oni atentu la mankantan inversion ĉe la decidaj demandoj)
  • Oberösterreichisch: Wås tuast dånn , wånn i amål stiràb? (Kio do vi tiam faros, se mi foje mortus; el meza altgermana. , oni atentu la pozicion de la partiklo)

En la germana ĉiutaga lingvo kelkfoje estas uzata la vorto "ob" kiel demanda partiklo:

  • Ob du mir mal hilfst? : Ĉu vi foje helpas al mi?

Ekzemploj en aliaj lingvoj:

  • Arabe: هَل
  • Biblia Hebrea Ha Ephraimi atta? (Ĉu vi estas Efraimito?), tiel nomata "He interrogativum".
  • Ĉeĥe (altstile, malnoviĝinte): Jestlipak jsi tam byl? (Ĉu vi estis tie?)
  • Ĉine: 你喜欢我? (Pinyin Nǐ xǐhuān wǒ ma?, Ĉu vi ŝatas min?)
  • Esperanto: Ĉu vi havas tempon?
  • Gote: Gaulaubjast? (Ĉu vi kredas?; al infinitivo glaubjan)
  • Irlande: An dtiocfaidh tú inniú? (Ĉu vi venos hodiaŭ?)
  • Japane: 何時です Nan-ji desu ka? (Kioma horo estas?)
  • Klingona: choyaj’a’? (Ĉu vi kompreni min?)
  • Kroate: Hoćeš li danas doći? (Ĉu vi venos hodiaŭ?)
  • Latine: Dicisne linguam latinam? (Ĉu vi parolas la latinan lingvon?)
  • Litove: Ar esi ten buvęs? (Ĉu vi estis tie?)
  • Lojban: .i xu do se bangu la lojban (Ĉu vi parolas Loĵbanon?)
  • Malnovagreke: Ἆρα εἶ Ἀρχίλοχος; (Ĉu vi estas Archilochos?)
  • Pole: Czy tam byłeś? (Ĉu vi estis tie?)
  • Ruse: Был ли ты когда-нибудь в Германии? (Bil li ti kogda-nibud' v Germanii?) (Ĉu vi iam estis en Germanujo?)
  • Serbe: Da li ćeš danas doći? (Ĉu vi venos hodiaŭ?)
  • Slovene: A(li) boš prišel? (Ĉu vi venos?)
  • Turke: Orada ydın? (Ĉu vi estis tie?)

En kelkaj lingvoj la uzado de demandaj partikloj estas deviga, ekz. en la Turka, kio do ne konas intonaciajn demandojn nek inversion (interŝanĝo de subjekto kaj predikato por krei demandon).