Demokrata Unio de la Finna Popolo
Demokrata Unio de la Finna Popolo (finne Suomen Kansan Demokraattinen Liitto) estis finnlanda partio, kiu ekzistis en 1944–1990. En 1990, ĝi estis anstataŭigita per la Maldekstra Ligo. Ĝi estis maldekstra partio, pli maldekstra ol la Finnlanda Socialdemokratia Partio. Ĝi estis konkuranto de la Finnlanda Socialdemokratia Partio. Ĝi estis parte komunisma partio. SKDL, mallongigo de ĝia nomo, signifis Suomen Kansan Demokraattinen Liitto, sed oni ŝercis, ke ĝi signifus Suomen kansan dramaattinen loppu ("dramatika fino de la finna popolo").
Demokrata Unio de la Finna Popolo | ||
---|---|---|
partio ![]() | ||
Komenco | 29-a de oktobro 1944 vd | |
Fino | 1990 vd | |
Poste | Maldekstra Ligo vd | |
Lando(j) | Finnlando vd | |
Ideologio | ||