Demokratia Partio de Ekvatora Gvineo
La Demokratia Partio de Ekvatora Gvineo (hispane Partido Democrático de Guinea Ecuatorial, PDGE) estas politika partio de Ekvatora Gvineo, kiu regas la landon de sia kreo en 1987. De tiu jaro ĝis 1991 ĝi agadis kiel sola partio. Ĝia ĝenerala sekretario estas Jerónimo Osa Osa Ecoro kaj ĝia prezidanto kaj fondinto estas la longdaŭra prezidanto de la lando Teodoro Obiang Nguema Mbasogo. La partio naskiĝis post dekreto de la Prezidanteco de la Respubliko la 4an de junio 1986, kreante Organizan Komitaton por ĝia disvolviĝo. La 9an de februaro 1987 nova dekreto transformis la Organizan Komitaton en Eventualan Komitaton.
Demokratia Partio de Ekvatora Gvineo | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 11-a de oktobro 1987 vd | |
Lando(j) | Ekvatora Gvineo vd | |
Sidejo | Malabo | |
Ideologio |
afrikaj naciismoj • militarismo • aŭtoritatismo • kontraŭkoloniismo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Demokratia Partio de Ekvatora Gvineo | |
---|---|
partio | |
Ideologio | afrikaj naciismoj, militarismo, aŭtoritatismo, kontraŭkoloniismo |
Retejo | www |
Ĝis la elektoj de 1993 ĝi estis la sola partio reprezentita en la parlamento. Nuntempe ĝi okupas 99 el la 100 parlamentaj benkoj de la Ĉambro de la Deputitoj, leĝdona organo de la lando. Ĝi ankaŭ kalkulas kun la totalo de la parlamentaj benkoj de la Senato.