Demokratia Partio de Moldavio

La Demokratia Partio de Moldavio - moldave (do rumane) Partidul Democrat din Moldova, PDM, ruse Демократическая партия Молдовы - estas socialdemokratia politika partio en Moldavio. Ekde la jaro 2009 gvidas ĝin la politikisto Marian Lupu. En la parlamenta baloto de la 28-a de novembro 2010 la partio atingis 12,7 procentaĵojn de la voĉoj kaj iĝis la tria plej forta politika partio de la lando. La partio tutmonde estas konsulta membro de la Socialista Internacio, eŭrope ĝi membras en la Partio de Eŭropaj Socialistoj.

Demokratia Partio de Moldavio
Partidul Democrat din Moldova
partio
Lando  Moldavio
Estro Marian Lupu
Fondiĝo 8-a de februaro 1997
Ĉefa sidejo Kiŝinevo
Ideologio Socialdemokratio
Internacia aliĝo Socialista Internacio
Partio de Eŭropaj Socialistoj
Retejo http://www.pdm.md
vdr