Departemento Kordovo
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kordovo |
Departemento Kordovo estas departemento de Kolombio, en la nordokcidento de la lando, borde de la Atlantika Oceano. La departemento de Kolombio ekestis je la 1-a de januaro 1951.
Departemento Kordovo | ||
---|---|---|
Flago | Blazono | |
Lando | Kolombio | |
Supermara alteco | 63 m [+] | |
Ĉefurbo | Monteria | |
- koordinatoj | 8° N, 76° U (mapo)8.3666666666667-75.7Koordinatoj: 8° N, 76° U (mapo) [+] | |
Areo | 25 020 km² (2 502 000 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 828 947 [+] (2020) | |
Denseco | 73,1 loĝ./km² [+] [+] | |
ISO 3166-2 | CO-COR | |
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
GeografioRedakti
La golfo de Morrosquillo [morosKIjo] estas golfo situa en la sudo de la Kariba Maro, en la norda marbordo de Kolombio, apartenanta al la departementoj Sukreo kaj Kordovo. Ĝi ampleksas, de okcidento al oriento, proksimume ĉirkaŭ 80 kilometroj, el la pinto Mestizos, la golfeto Cispatá kaj la elfluo de Tinajones, elfluo de la rivero Sinú, en Kordovo, ĝis la pinto San Bernardo, en Sukreo.