Der vierjährige Posten

Der vierjährige Posten estas unuakta kantoteatraĵo (do eta opero kun parolataj dialogoj) de Franz Schubert. La libreton, komplete skribitaj en versoj kaj planitaj por muzikigo kun recitativoj, verkis Theodor Körner por komponisto Carl Steinacker (1784-1814).

Historio de la libretoRedakti

 
Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

Mallonge post lia morto ĝi aperis ankaŭ en eldono de la verkaro de Körner, el kiu Schubert ĝin konis. Kvankam la kantoteatraĵo de Schubert jam ekestis en 1815 (tiam li estis 18-jara), ĝi nur la 23-an de septembro 1896 – preskaŭ 68 post la morto de Schubert – travivis sian unua prezentadon en la kortega opero je Dresdeno (nun: Semperoper). Pli malfrue la verko spertis diversajn prilaboradojn, el kiuj tamen neniu venkis longdaure. La plej nova devenas de Irene Dische kaj Elfriede Jelinek, ĝi utiligas ankaŭ la muzikon, la kantotekstojn kaj diversajn ideojn de la libreto de la kantoteatraĵo Die Zwillingsbrüder de Schubert.

La originala libreto de Körner estis treege ofte – almenaŭ 21 fojojn – muzikigita kaj apartenis per tio al la plej sukcesaj provoj transigi la francan komikan operon en germanajn cirkonstancojn. La paciĝema konsistaĵo sekve de la liberigomilito kaj la indiko sur ti, ke sklava obeo nepre povas doni individuajn avantaĝojn al la regatoj, estas karakterizaj por la politika-socia etoso de la bidermajro.

AgadoRedakti

 
Theodor Körner

Rean fojon estas milito inter Germanujo kaj Francujo. Juna franca soldato Duval estis taskigita gardi la landlimon. Ĉar li tamen jam ĉiam malŝategis la soldatan vivon, antaŭ kvar jaroj li simple forlasis sian postenon kaj transiris sur la germanan flankon. Tie li konatiĝis kun kamparana filino Käthchen kaj ekamis ŝin. Ankaŭ la patro de Käthchen tre ŝatis la junan viron kaj ĝojis, ke li baldaŭ fariĝos lia bofilo.

Nun Duval estas korpe kaj anime terkulturisto. Iam li oninaŭdas, ke tiu franca trupo, al kiu li pli frue apartenis, denove estas almarŝanta. Liaj edzino kaj bopatro timas jam la plej teruran, ĉar dizertado estas ja punata per la mortpuno. Jen Duval ekhavas la savan ideon, aserti simple, ke li fidele plenumas jam ekde kvar jaroj sian servon kiel limgardisto.

Okazas tamen tute alie: la kapitano de la franca trupo ne kredas al Duval, sed metas lin antaŭ militan tribunalon. Jen subite aperas la generalo kiel deus ex machina. Ĉi tiu kredas la vortojn de Duval kaj zorgas por tio, ke li estas malrekrutigita plenhonore. Nun li povas daŭrigi sian terkulturistan vivon kaj feliĉi kun sia Käthchen.

LiteraturoRedakti

  • Han Theill: Vorwort in: Der Vierjährige Posten – Fernando. Herausgegeben von Han Theill. Partitur. Bärenreiter-Verlag, Kassel u. a. 1992, (Franz Schubert: Neue Ausgabe sämtlicher Werke Serie 2, Bd. 2).
  • Till Gerrit Waidelich: „Der vierjährige Posten“ von Theodor Körner als Libretto „in der Art eines Finales“ für 21 Opern. En: Dietrich Berke (eldonisto): Franz Schubert - Werk und Rezeption. Bericht über den Internationalen Schubert-Kongreß Duisburg 1997. Teil 2: Bühnen- und Orchesterwerke, Kammer- und Klaviermusik. Bärenreiter, Kassel 2000, ISBN 3-7618-1477-1, (Schubert-Jahrbuch 1998), p. 57–77 .

Eksteraj ligilojRedakti