Deutsche Postbank
La akcia kompanio Deutsche Postbank AG kun sidejo en Bonno estas signifa porcivitana banko en Germanio. Publike ĝi kutime prezentiĝas per la pli mallonga nomo Postbank. La entrepreno ekestis en 1995 per privatigo de la antaŭa poŝta institucio Deutsche Bundespost de la ŝtato Federacia Respubliko de Germanio. Ekde la jaro 2010 la plimulto de akcioj estas en posedo de la banko Deutsche Bank.
Deutsche Postbank AG | |
---|---|
![]() | |
Jura formo | akcia kompanio (laŭ germana juro) |
Fondita | en 1995 |
Sidejo | Bonno |
Dungitoj | 14.774 (stato de 2014) |
Bilanco | 155 447 milionoj da eŭroj (stato de 2014) |
Agokampo | banko |
ISIN-kodo | DE0008001009 |
TTT | www.postbank.de |