Deutsche Bundespost

La Deutsche Bundespost (DBP) estis poŝta institucio de la ŝato Federacia Respubliko Germanio, instalita en 1950 kiel rekta posteulo de la en 1947 de la tri okcidentaj okupaciaj zonoj de Germanio fondita ŝtata poŝta servo Deutsche Post. Post la ŝtata fervoja institucio Deutsche Bundesbahn komence temis pri la dua plej granda labordonanto en FRG. Pro redukto de la laborfortoj en la fervoja institucio kaj ampleksigo en la poŝta institucio ekde komence de la 1980-aj jaroj temis pri la plej granda labordonanto. En 1985 sume al ĝi apartenis 543 200 dungitoj.

Deutsche Bundespost
Deutsche Bundespost
Posthorn Logo Dt Bundespost.svg
Bundesarchiv B 145 Bild-F079078-0027, Bonn, Hauptpostamt am Münsterplatz.jpg
Jura formo ŝtata institucio
Fondita 1947 je la nomo Deutsche Post, ekde 1950 Deutsche Bundespost
Sidejo Bonno
Lando Germanio
Estr(ar)o federacia ministro pri poŝta kaj telefona servo resp. pri poŝto kaj telekomunikado en la registaro de Okcidenta Germanio (FRG)
Dungitoj ĝis proksimume 544 000
Agokampo poŝto, telefona servo, informa teknologio, loĝistiko, speciala banko
Malfondita en 1994
Posedata de Germanio [#]
filiaj kompanioj Bundesanstalt für Post und Telekommunikation Deutsche Bundespost • Federal Office for Approvals in Telecommunications • Bundesamt für Post und Telekommunikation [#]
Posedataj kompanioj Fernmeldeturm Höxter • Munich Post Office Railway [#]
TTT Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Kadre de la unua kaj dua poŝtaj reformoj de la reunuigita ŝtato Germanio la poŝta institucio malfondiĝis en 1994. El ĝi fontis la akciaj kompanioj Deutsche Post, Deutsche Telekom kaj Deutsche Postbank.