Deutsche Redensarten in Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Deutsche Redensarten in Esperanto, subtitolita Germana-Esperanta Esprimaro laŭ la "Proverbaro Esperanta" de L. L. Zamenhof, estas libro redaktita de Karl Minor kaj eldonita en la jaro 1922 de Friedrich Ellersiek en Berlino. En 1983 Artur E. Iltis eldonis postpresaĵon.

Deutsche Redensarten in Esperanto
Deutsche Redensarten in Esperanto
Deutsche Redensarten in Esperanto
Aŭtoro Karl Minor
Eldonjaro 1922
Urbo Berlino
Eldoninto Friedrich Ellersiek
Paĝoj 72
vdr

En ĝi estas kolektitaj 489 germanaj proverboj kaj idiomaj esprimoj kaj ties esperantlingvaj ekvivalentoj troveblaj en la Zamenhofa proverbaro.

Recenzoj redakti

 
 Tiu verko estas tre interesa por germansciantaj samideanoj; ĝi entenas la tradukojn de proksimume 250 germanaj esprimoj kaj proverboj, tre praktike ordigitaj, por ke la serĉanto tre facile trovu la deziratan esperantan esprimon 
— Belga Esperantisto n092-093 (okt-nov 1922)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti