Dezső Fábián
Dezső Fábián [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fábián Dezső estis hungara akvopilkisto, naĝisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto.
Dezső Fábián | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de decembro 1918 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de oktobro 1973 (54-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Óbuda Cemetery (en) , 11/211 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | akvopilkisto sporta trejnisto |
Dezső Fábián[1][2] naskiĝis la 17-an de decembro 1918 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de oktobro 1973 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiDezső Fábián maturiĝis en mezlernejo en 1937. Li laboris ĝis sia frua morto en Hungara Nacia Banko. Li ricevis ŝtatan premion en 1948.
Sporta kariero
redaktiDezső Fábián dum la mezlernejaj jaroj jam havis rezultojn en la akvaj sportoj. Li estis hungara naĝa ĉampiono kvarfoje (1937, 1940-1941), dum li estis membro de la hungara nacia naĝa teamo inter 1937 kaj 1941. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1948 kaj Somera Olimpiko 1952 kun ora kaj arĝenta medaloj. Li estis membro de la hungara nacia akvopilka teamo 25-foje inter 1944-1952, krome li estis hungara akvopilka ĉampiono en 1943. Depost 1952 li finis sian sportan karieron kaj li estis trejnisto en la ĉefurbo.