Dezső KORDA [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Korda Dezső estis hungara inĝeniero, inventisto, altlerneja instruisto.

Dezső Korda
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1864 (1864-01-08)
en Kisbér
Morto 1-an de aprilo 1919 (1919-04-01) (55-jaraĝa)
en Zuriko
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo inventistoinĝeniero
vdr

Dezső Korda [1] naskiĝis la 8-an de januaro 1864 en Kisbér, li mortis la 1-an de aprilo 1919 en Zuriko.

Biografio redakti

Dezső Korda devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejojn en Székesfehérvár kaj Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1885. Post siaj studoj li ricevis inĝenierajn taskojn pri fervojokonstruado kaj pri Danubo. En 1887 li translokiĝis al Francio, post jaroj li estis firmaestro. Li kreis la unuan elektran aŭton kaj turnokondensilon. Li okupiĝis ankaŭ pri alojoj por elektrotekniko. Ekde 1914 li instruis en universitato en Zuriko en instrua rango privata profesoro. En Francio li ricevis Honoran legion en 1907.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Théorie d' un condensateur intercale dans le circuit secondaire d' un transformateur (1892)
  • Im elektrischen Ofen erzeugbare Metallverbindungen (1901)
  • La séparation électromagnétique et électrostatique des minerais
  • Zur Theorie der statischen Frequenzumwandler (1918)

Fontoj redakti