Dezső Prónay
Barono Dezső Prónay [deĵO prOnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Prónay Dezső estis hungara juristo, politikisto, parlamentano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis tótprónai kaj blatnicai. Lia patro estis Gábor Prónay.
Dezső Prónay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1848 en Peŝto |
Morto | 7-an de aprilo 1940 (91-jaraĝa) en Acsa |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Gábor Prónay |
Okupo | |
Okupo | politikisto advokato |
Dezső Prónay [1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1848 en Pest (urbo). Li mortis la 7-an de aprilo 1940 en Acsa.
Biografio
redaktiDezső Prónay akiris lernis juron en akademio en Pozsony, poste en Berlino kaj Lejpcigo, fine en Universitato de Pest li akiris juran diplomon en 1871. Post siaj studoj li ricevis postenon en la luterana eklezio. En 1874 li estis elektita parlamenta deputito, en la sama jaro li ricevis altan eklezian postenon. Inter 1882 kaj 1888 li denove estis parlamentano, sed jam opoziciulo. En la sekvaj periodoj li denove politikis en la parlamento, sed ankaŭ interrompoj okazis. Li estis membro ankaŭ en la supera ĉambro.
Elektitaj libroj
redakti- Báró Prónay Dezső emlékeiből és válogatott beszédei (1923, 2 eldonoj)