Dikbekuloj
Dikbekuloj estas taksono kiu enhavas kelkajn speciojn de semomanĝantaj paserinaj birdoj kun grandaj ĉefe dikaj bekoj. Kvankam ĉiuj apartenas al la superfamilio de Passeroidea, ili ne formas naturan grupon sed pli bone polifiletikan aron de malproksime rilataj kantobirdoj.
Sekve estas listo de specioj de dikbekuloj, aranĝita laŭ grupoj de tre proksime rilataj genroj. Notu, ke tiuj genroj estas pli proksime rilataj al malgrandbekaj birdoj ol al aliaj dikbekuloj. La ununura escepto estas la tri genroj de "tipaj dikbekaj fringoj", kiuj ja formas grupon de proksime vivantaj parencoj kaj povus tiele esti konsiderataj kiel la "veraj" dikbekuloj.
Dikbekaj fringoj
redaktiLa fringa familio de Fringedoj enhavas 13 vivantajn speciojn nomatajn "dikbekuloj":
Tipaj dikbekaj fringoj
- La du novarktaj kaj unu de Palearkto specio en la genro Coccothraustes:
- Vespera kokotraŭsto, C. vespertinus
- Centramerika kokotraŭsto, C. abeillei
- Kernorompulo, C. coccothraustes
- La du specioj de la orientazia genro Eophona:
- Japana dikbekulo, E. personata
- Ĉina dikbekulo aŭ Flavbeka dikbekulo, E. migratoria
- La kvar specioj de la sudazia genro Mycerobas:
- Nigraflava dikbekulo, M. icterioides
- Koluma dikbekulo, M. affinis
- Flavanigra dikbekulo, M. melanozanthos
- Blankaflugila dikbekulo, M. carnipes
Dikbekaj piroloj
- La Pinikolo, Pinicola enucleator, tutholarkta pinarbara specio
Dikbekaj kardeloj
- La tri orflugilaj dikbekuloj de la genro Rhynchostruthus, troviĝantaj en norda Somalio, montoj de sudokcidenta Arabio kaj en la insulo de Sokotro kaj ofte konsiderataj kiel unusola specio:
- Somalia dikbekulo, R. louisae
- Arabia dikbekulo, R. percivali
- Sokotra dikbekulo, R. socotranus
Aliĝoj nekonataj
- La Santomea dikbekulo, Neospiza concolor, draste endanĝerita endemio de limigita teritorio troviĝanta nur en arbaroj de la insulo de Santomeo ĉe la marbordo de Okcidenta Afriko, supozata formortinta ĝis remalkovro en 1996.
Du specioj de la genro Serinus estas nomataj "Dikbekaj kanarioj": nome la Abisena dikbekulo (Serinus donaldsoni) kaj la Kenja dikbekulo (Serinus buchanani). La genro Serinus estas iel proksime rilata al la orflugilaj dikbekuloj.
Krome estas du formortintaj membroj de Fringedoj "dikbekuloj": la Bonina dikbekulo (Chaunoproctus ferreorostris), troviĝanta nur en insuloj Ogasaŭaroj, kiu estis lastafoje konstatita en 1832, kaj la Kona dikbekulo (Chloridops kona), membro de la Havajaj nektaruloj, lastafoje konstatita en 1896.
Kardinalaj dikbekuloj
redaktiLa kardinala familio de Kardinaledoj de Ameriko enhavas la jenajn 17 "dikbekulojn":
Tipaj kardinalaj dikbekuloj
- La ses specioj de la genro Pheucticus
Maskokardinalaj dikbekuloj
Blukardinalaj dikbekuloj
Eksteraj ligiloj
redakti- The Burgess Bird Book for Children[1]
- RoseBreasted Grosbeak [2] Arkivigite je 2010-06-27 per la retarkivo Wayback Machine
- All About Birds [3]
- Birds -Everything About Grosbeaks [4] Arkivigite je 2008-01-20 per la retarkivo Wayback Machine