La Bonina dikbekuloBonininsula dikbekulo (Chaunoproctus ferreorostris) estas formortinta fringo, la ununura specio de la genro Chaunoproctus. Ĝi estas unu el la diversaj birdotaksonoj kiuj estas surloke nomataj "dikbekuloj", sed ĝi ne estas proksime rilata al la dikbekuloj sensu stricto. Ĝi estis retirema, kvankam ne timida birdo, kaj kutime troviĝis sola aŭ en paroj. Ili manĝis fruktojn kaj burĝonojn kiuj estis plukitaj ĉefe surgrunde aŭ en malaltaj arbustoj; ili rare estis observata sur ripozejoj en arboj, kaj ŝajne ili estis trankvilaj kaj neekflugemaj. Oni priskribis nur unu tipon de voĉo: milda, pura kaj altatona noto, foje mallonga, foje surtrenata; foje elsendita sole, foje en mallonga serio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bonina dikbekulo
Bonina dikbekulo
Bonina dikbekulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Chaunoproctus
Specio: Ch. ferreorostris
Chaunoproctus ferreorostris
(Vigors, 1829)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temis pri bruneca birdo kun ruĝeca nuanco en maskloj en vizaĝo kaj brusto, kio poste nuanciĝis al blankeca en ventro. La beko estis tre fortika kaj ege mallarĝa ĉebaze. En la latina scienca nomo por la specio oni aludas per ferreorostris ("fera beko” al tiu karaktero.

Ĝi troviĝis nur en insuloj Ĉiĉi-jima de Boninsuloj en Japanio. Informoj ke ili troviĝis ankaŭ en Haha-jima estas preskaŭ certe eraraj, ili povus esti loĝantaj ankaŭ en Anijima kaj Otōtojima. Ĉiĉi-jima estas tamen la ununura loko kie tiu birdospecio estis observata. Oni kaptis kelkajn specimenojn, el kiuj 10 restas ankoraŭ. Tiutempaj ilustraĵoj montras konsiderindajn diferencojn, ĉefe ĉe maskloj. Ĉu tiuj rilatas al sezona variado aŭ ĉu ekzistis kelkaj subspecioj aŭ eĉ specioj povos esti determinata nur per revizio de la disponebla materialo.

Formorto redakti

 
Pentraĵo de 1839

La Bonina dikbekulo estis malkovrita por la scienco de la ekspedicio de Beechey al Pacifiko, kiu kolektis 2 specimenojn en Ĉiĉi-jima en 1827. Venontjare Kittlitz kaptis kelkajn pliajn specimenojn, sed li donis nur la nomon "Boninsima" (="Bonin-ŝima": Ogasaŭaraj insuloj). Laŭ informo de du vrakiĝintaj maristoj, helpitaj de Beechey, la insulo estus bona stacio por balenŝipoj, kies setlejo ekis en 1830.

Kiam la Pacifika ekspedicio de John Rodgers kaj Cadwalader Ringgold venis al Ĉiĉi-jima en 1854, naturalisto William Stimpson ne povis trovi la birdojn. Kion li trovis tamen estis ratoj kaj sovaĝaj kaproj, ŝafoj, hundoj kaj katoj, krom porkoj kiuj jam ĉeestis en 1828 (kaj kiuj povus esti lasataj tie fare de Beechey por provizi futurajn vrakohelpojn). Ĝuste kiel la Bonina turdo, ankaŭ la Bonina dikbekulo probable formortis tuj post 1830 pro habitatodetruo kaj predado fare de la enmetitaj mamuloj.

Diris al la kolektisto A. P. Holst setlantoj en Ĉiĉi-jima en 1889 ke kelkaj birdoj persistis en Haha-jima ĝis komenco de la 1880-aj jaroj. Tamen ĉar tiu specio estis vidata nek dum la vizito en 1853 de la unua misio fare de Matthew Perry al Japanio nek en 1854, tio ŝajnas ĉu erare ĉu miskompreno pri iu alia insulo de la grupo de Ĉiĉi-jima. La nemigrantaj kutimoj de la Bonina dikbekulo malprobabligas ke ĝi estis ie for la Ĉiĉijima Rettō.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti