Dimapur
Dimapur, bengale: दीमापुर estas urbego, municipo en orienta Barato, en la sudokcidento parto de subŝtato Nagalando, kie ĝi estas sidejo de la samnoma distrikto.
Dimapur | |||
---|---|---|---|
City in India | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 797112 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 55′ N, 93° 45′ O (mapo)25.912593.741666666667Koordinatoj: 25° 55′ N, 93° 45′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 145 m [+] | ||
Areo | 121 km² (12 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dimapur [+] | |||
Etimologio redakti
La loknomo venis de vortoj "di" (akvo), "ma" (granda) kaj "pur" (urbo) kun la signifo "Granda rivera urbo".
Demografio redakti
En 2011 Dimapur havis 122 834 loĝantojn kun legopovo 86%, pli alte, ol la landa averaĝo. Ĉirkaŭ 50% estas nagaoj, la ceteraj estas bengaloj, asamoj, nepalanoj, tamiloj kaj aliaj naciecoj.
Geografio redakti
Dimapur situas sur ebenaĵo laŭ rivero proksime de la limo kun Asamo en averaĝa alteco de 152 metrojn. Nagoan troviĝas 76, subŝtata sidejo Kohimo 87, Ĝorhat 121, Agartala 128, Silĉar 142, Imfalo 147, Ŝilongo 153, Ajzolo 261, Kolkato 632, tutlanda ĉefurbo Delhio 1617, Mumbajo 2247 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
En la 13-a jarcento Dimapur estis sidejo de regno. Dum la 2-a mondmilito Dimapur estis centro de armeaj agoj inter britoj kaj Japanio.
Ekonomio redakti
Dimapur estas la ĉefa enirejo kaj komerca centro de la subŝtato, krome multaj armeaj instalaĵoj situas enurbe. La komerco helpis la bankan vivon.
Lingvoj redakti
En Dimapur la oficiala lingvo estas la angla, krome estas uzataj en:Angami language, en:Ao language, en:Chokri language, en:Lotha language kaj en:Sümi language.
Eduko redakti
En Dimapur universitato kaj pluraj altlernejoj funkcias.
Religioj redakti
En Dimapur vivis en 2011 kristanoj (45%), hinduoj (41%), islamanoj (11%), ankaŭ aliaj.
Klimato redakti
En Dimapur la temperaturo varias en la jaro inter 18-27 °C. Jare pluvas averaĝe 1710 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed pro la musono tre ofte inter aprilo-oktobro.
Trafiko redakti
Dimapur havas trairan fervojan linion kun stacidomo kaj granda trafiko. 4 ĉefvojoj kuras al la urbego. La propra flughaveno servas enlande.
Vidindaĵoj redakti
- pluraj preĝejoj
- horloĝa turo
- parkoj
Fontoj redakti
- WikiTrans